Portretoj

Tom Sojer [Sawyer], Psikologulo

Intuiciema-etikiva ekstravertulo
(malracia)

Tom Sojer [Sawyer] - heroo de verko de Mark Twain.

1. Arda entuziasmulo. Altspirita, artistema ulo, rapide trairas personajn obstaklojn (solvas problemojn). Ĉiam li konfidas sian eblecon momente improvizi, anstataŭ pretigi laboron anticipe. Li adoras situaciojn de novaj, interesaj iniciatoj, kiam oni povas riveli siajn kaj aliajn kapablojn, kiam oni ankoraŭ povas supozi la plej nekredeblan evoluon de eventoj.

2. Donĵuano. Li rimarkas en homoj multajn ĉiaspecajn talentojn kaj ne povas deteni sin sciigi ilin pri ĉio ĉi en la plej emocia formo. Ofte oni miskomprenas liajn ŝprucantajn emociojn kiel realajn sentimentojn, pro tio li estas fama kiel flirtulo. Reale li estas konservativa pri siaj sentimentoj - li korinklinas al siaj proksimuloj, kies opinio estas ekstreme grava por li kaj plene difinas lian humoron, konduton, scion. Se li vere estas flirtulo, li ne kaŝas tion.

3. Prudul(in)o. Liaj rezonadoj pri amo kaj spleno estas ardemaj, ridetoj estas tentaj (delogemaj), sed li ne ĉiam temas pri io plia. Lia slogano estas: emocia potenco super ĉiuj kaj seksa libereco de ĉiuj.

4. "Modestulo". Ne estas honorama, ĉar li povas konteniĝi per kompanio de amikoj kaj per antaŭgustumo de io interesa. Malsimile al Politikulo, kiu ŝatas esti evidenta "situaciestro", li penas esti la sama sed kaŝe. Tiutempe lia influo celas igi ĉirkaŭulojn demonstri iliajn talentojn, kapablojn.

5. Dokta homo. Sensiva al pritakso de siaj mensaj kapabloj. Ofte li penas defendi disertacion, akiras sciencajn rangojn kaj postenojn: tio ebligas al li labori kviete. Li estas ekstreme sensiva kiam oni tuŝas ideojn, kiuj estas karaj por li, neas eblecojn de li kaj de liaj proksimuloj. Tial li strebas kontakti homojn, kiuj estas proksimaj al li je iliaj ideaj kredoj.

6. Homo de sia humoro. De lia humoro dependas ĉio: planoj pri estonto, rilato al si mem, kompreno de la mondo. Helaj planoj povas ŝanĝiĝi al mornaj emocioj; tamen unu interesa novaĵo, laŭdo, subite aperinta interesa ŝanco tuj ŝanĝas lian humoron. Enuo lin malsanigas.

7. Altruisto. Li estas preta helpi homojn solvi iliajn problemojn. La plej granda agrablaĵo por li estas trovi eliron el la situacio, kiu ŝajnas senelira al aliuloj. Sian afablecon kaj bonkorecon li povas demonstri al ĉiu homo; sed faras ion li nur por tiu al kiu li rilatas serioze, kaj tiuokaze li faras eĉ pli ol oni atendis de li kaj ol li mem promesis.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Gaben (Majstrulo) (sensema-logikiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Kvankam mi estas preskaŭ samtie societema - al mi ne estas tiel facile "fascinigi" homojn, sed pli facile estas klarigi ion logike

ILE

Mi klare scias, kion mi bezonas, kaj scipovas obteni tion. Al mi plaĉas, kiam mi influas homojn, kaj kiam ili ŝatas tion, kion mi faris por ili

SEE

Mi ofte pridubas min mem, miajn kapablojn, mi estas pli "enmergata" en mia ena mondo

IEI

Mi estas pli trankvila, en rilatoj kun homoj mi ne estas tiel impetema, mi penas kompreni ilin

EII

Mi ne estas tiel fleksema en rilatoj kun aliuloj, al mi estas malpli facile pardoni ilin; mi estas pli emocia, pli atenta pri tradicioj

EIE

Mi estas ege pli entreprenema; ne ŝatas konsumi tempon por tia "detalaĵo" kiel intrigoj inter homoj

LIE

Mi estas pli konsekvenca en miaj agoj, vivamanta; mi ne toleras, kiam oni manipulas min

ESE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj