Portretoj

Cezar, Politikulo

Sensema-etikiva ekstravertulo
(malracia)

Caius Julius Caesar [Kajus Julius Cezar] - la unua imperestro de Romo.

1. Bonkoreco estas potenco. Li fieras pri sia influo al homoj, pri ilia amo kaj respekto, populareco, volonte sekvigas ilin post si antaŭen, aŭdaca kaj memcerta en erotiko, sed diskreta pri siaj rilatoj kun la objektiva mondo, malfidema al novaj sciencaj ideoj kaj entute al ĉio "objektiva". Lia konscienco estas pura nur tiam, kiam li manipulas homojn sed ne "la objektivan mondon".

2. Maltrankvila aktiveco, avido pri praktika agado. Li ne nur ne kaŝas siajn sentimentojn sed male li fieras pri ili. Sufiĉe facile, se tio kongruas al lia ena humoro, li esprimas sian ravon kaj vorte, kaj rigarde. Ĉiam li estas adepto de plena amado - korpa kaj psika, nur se li tion volas (bezonas). Eĉ kiam sentimento estas momenta, li scias perfekte, kion li volas de sia amobjekto, ne emas adaptiĝi, sed nur dikti. Fiera. Optimisma. Li ne timidas antaŭ komplika situacio, sed penas solvi ĝin tuj surloke.

3. Li tre atentas la ĉirkaŭan estetikon, ordemon. Tre ofte li havas denaskan guston, scipovas bone vestiĝi kaj postulas la samon de ĉirkaŭuloj. Li estas atenta al korpaj ecoj de sia partnero. Tre iniciatema en ĉia sia aktiveco. Sed al li mankas sento pri mezuro de la farita (plenumita) - li estas ĉiam necerta, ĉu li faris ĉion, kion li povus.

4. Malpli da harsplitado, pli da vivo! Lian vivon venenas postuloj de ĉirkaŭuloj pripensi lian agadon, konduti sin saĝe. Li ne toleras tion ĉi, tia postulo "deekvilibrigas" lin, kaj li vere ĉesas konsideri logikon. Li agas saĝe kaj logike dum kiam oni ne postulas tion de li, dum kiam oni "estimas" kaj "konsideras" lin. Oni ne devas disputi lian logikon. Oni povas influi lin nur kontraŭstarigante aliajn celojn al la liaj, pli noblajn kaj pli malfacile atingeblajn.

5. Leĝojn inventis timuloj. Lia iniciateco kaj agemeco estas tiom grandaj, ke nenia kritiko, eĉ ĉiama grumblado de lia dualo Kritikulo (kiu kritikas preskaŭ ĉiujn agojn), ne malbonigas lian humoron. Eĉ kontraŭe - la kritiko kvietigas lin, kaj li demonstras, ke li trafaris kaj estas faranta sufiĉe multe, por ke oni rimarku lian agemecon.

6. Senreviĝo. Dank' al sia iniciateco kaj postulemeco li ofte senreviĝas pri objektoj de siaj sentimentoj - ili okazas "ne tiaj", ne sufiĉe komprenantaj la impetojn de lia animo. Do oni temas pri tio, ke li bezonas tiun homon, al kiu li povas adaptiĝi sen ŝanĝi sin mem. Se lia dualo ne estas proksime - li petolas por atentigi sian dualon pri si.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Balzak (Kritikulo) (intuiciema-logikiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ne ŝatas intrigojn, penas diri tion, kion mi opinias; eble mi estas tro severa, sed justa

SLE

Mi ne strebas "okupiĝi ĉion spacon per mi", estas malpli praktikema, pli emas fantazii

IEE

Mi ne scipovas esti tia impetema; mi penas komunikiĝi kun interesaj homoj pli ol kun "bezonuloj"

SEI

Mi ne estas tia frivola, miajn emociojn mi ofte tenas ene, kaj miaj rilatoj estas pli konstantaj

ESI

Mi estas principa en miaj rilatoj kun aliuloj, kaj scipovas defendi miajn principojn

ESE

Mi rigardas al ĉiuj aferoj kun respondeco, kaj ne ŝatas, kiam oni emocie "premas" min - tiam mi povas eĉ eksplodi

LSE

Mi scipovas antaŭscii sekvaĵojn de eventoj kaj agoj, mi posedas pli riĉan imagon, mi respektas tradiciojn

EIE

Portretoj