Portretoj

 

Hugo, Bonvivulo

Etikema-sensiva ekstravertulo
(racia)

Victor Hugo [Viktor Hugo] - fama franca verkisto ("La mizeruloj", "La Pariza Katedralo").

1. Ardema. Liaj emocioj estas fortaj, kolorriĉaj, ofte ordonemaj. Li povas ekflami pri unu ideo kaj resti fidela al ĝi dum la tuta sia vivo. Tiel Heinrich Schliemann ankoraŭ en sia infaneco ekdecidis elfosi la urbon Troja, por kio li bezonis, malgraŭ sia malriĉeco, kleriĝi kaj poste riĉiĝi. Li adoras artojn kiel fonton de la konsciata ĝojo. Li mem kreas sian humoron kaj scipovas humorigi aliulojn. Fajnemocia, bonkora, kompatema.

2. Nelaciĝebla. Konstante agema. Ĉiam inter homoj, ĉiam kuras. Facile sin trakluĉas. Laboras tre fervore. Ekprenas ajnan laboron kaj insiste finas ĝin. En sia laboro li ne distingas la interesan kaj neinteresan - tio ne estas rezoninda aŭ analizinda, ja laboro estas farenda ajnokaze. Deflanke li aspektas tre aplomba kaj memsufiĉa. Ŝajnas, ke sukcesas kvazaŭ ĉio, kion li komencis, ke li agas rapide kaj atingas bonajn rezultojn. Tamen li mem pensas kontraŭe, tial li tre ŝatas sinceran laŭdon de sia laboro.

3. Mia domo estas via domo. Agrabla kunparolanto, escepte atenta aŭdanto. Li scipovas trovi ŝlosilon al ĉiu ajn homo. Donante ĝojon al aliuj, li ĝojas mem. Li ŝatas ĉetablajn kunsidojn, distraĵojn. Lia gasto estas lia favorato. Li kapablas kompreni, admiri, aprobi, kunsenti. Li kredas homojn, ne estas enviema, ĝojas pri sukcesoj de aliaj. Li trafe rimarkas homajn mankojn, priŝercas ilin, sed ne insultas.

4. Konservativulo. Li ne serĉas kaj ne ŝatas novajn solvojn, preferas malnovajn, testitajn vojojn. Li povas solvi malsimplajn problemojn nur kiam li estas sola. Li tre atentas homojn, kaj tial homoj lin distras. Kiam li laboras inter aliaj homoj, li faras multajn nebezonatajn movojn, kvazaŭ por kaŝi sian realan okupon. Tiamaniere li altiras al laboro sian dualon (Justigulon), kiu ne toleras iujn ajn ordonojn. Li ŝatas kiam homoj kredas al li kaj ne ŝatas pruvadi. Li ne estas agresema sed defendas sin tre aktive. Eĉ al siaj superuloj li ne permesas ofendi sin.

5. Ŝatanto de ordo. Li ŝatas vesti sin, observas sian aspekton. Li ne toleras malordon kaj nedeterminecon en ĉio komence de sia aspekto kaj ĝis sia garaĝo kaj staplo. Ne volas adaptiĝi al la gustoj de aliaj homoj. Komplimentoj pri lia aspekto estas vanaj - li pensas ke li mem scias kiel li aspektas. Li rimarkas ne nur mensajn sed ankaŭ korpajn ecojn de sia partnero.

6. Vivaj rilatoj. Ĉirkaŭuloj estimas lian opinion, sed penas eviti proksiman kontakton. Li havas malmultajn proksimajn amikojn - elteni lian emocian premon ne ĉiam estas facile. Ĉion por si li akiras per sia laboro kaj ne esperas helpon de aliaj homoj. La plej grava aĵo en lia vivo estas lia familio. Se li devus elekti inter amo kaj disertaĵo - li elektus la unuan, ĉar tio estas lia viva destino, kaj scienco - egoema agrablaĵo.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Robespjer (Justigulo) (logikema-intuiciiva introvertulo).

Se vi malkonsentas kun la priskribo - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ne ĉiam scipovas memstare solvi problemojn de hejma ĉiutagaĵo, tamen mi bone antaŭsentas danĝerojn kaj opinias, ke mi devas antaŭsciigi pri ili miajn proksimulojn

EIE

Mi estas pli diskreta en miaj emocioj (iufoje mi eĉ ŝajnas al mi mem tro senanima), sed mi respondas por ĉiu mia vorto, al mi estas grave observi distancon en rilatoj

LSE

Mi estas pli modera kaj diskreta en miaj esprimoj, sed pli observema pri rilatoj inter homoj

ESI

Mi ne estas tiel impetema, sed al mi estas pli facile direkti humoron de ĉirkaŭuloj

SEI

Mi ne tiel dependas de ĉirkaŭuloj; mi memstare elektas, kiu plaĉas al mi kaj kiu - ne; ofte mi raviĝas pri homoj sed samtiel ofte senreviĝas pri ili

SEE

Mi estas malpli praktikema; mia laborkapablo dependas de mia humoro; tamen al mi estas pli facile komunikiĝi kun homoj, mi ne premas al ili

IEE

Al mi estas pli malfacile kompreni aliulojn. Tamen, se oni min ofendas - la ofendinto longe memoros pri mia reago. Mi estas vigla kaj bone sentas situacion.

SLE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj