Portretoj

Ĝek London, Entreprenulo

Logikema-intuiciiva ekstravertulo
(racia)

Jack London [Ĝek London] - fama usona verkisto ("Martin Eden", "Blanka dentego").

1. "Tempo ne atendas!" Li estas nelacigebla laboremulo, volonte okupas sin pri scienco aŭ alia iu ajn objektiva afero. Li faras ĉion tre rapide, laboro "bolas" en liaj manoj. Li eĉ iradas tre originale - saltetante, kaj se estas permesite, li preferas kuri. Jack London mem traŝanĝis dum sia vivo multajn okupojn: kolportisto, laboristo, orministo, maristo, verkisto. Tio estis sinbrulado pro arto kaj sukceso.

2. Romantikulo. Tre ofte li okupas sin pri alpismo, turismo. Lin logas malproksimaj vastaĵoj, li estas la homo, kiu engaĝas sin pri ĉiuj dubaj entreprenoj. Ofte li elpensas romantikajn aventurojn kaj mem kredas ilin. Tiuj liaj elpensoj kutime havas realan vivan fonton. Li ŝatas demonstri sian sentimentecon. Ankaŭ lia neglekto pri sia aspekto estas kvazaŭ aŭdaca provoko al ĉiuj.

3. "Distriĝema profesoro". Kaŭze de sia evoluita abstrakta penso li misatentas sian aspekton. Li aspektas ĉiam distaŭzita, plene fidas guston de sia partnero, permesas al li komandi lin en ĉiutageco. Ne toleras, kiam oni obstine alrigardas lin (tial lia dualo Drajzer evitas rigardi al okuloj de kunparolanto). Ja li, kaŭze de sia malatenteco al siaj ĉirkaŭuloj, ne komprenas kiel oni vidas lin, ĉiam ne estas certa pri sia aspekto kaj estas maltrankvileta pri sia ŝajna malbeleco. Li bezonas partneron kun alta estetika sento, kies guston oni povas fidi; li bezonas senti: mi plaĉas al li eĉ malgraŭ ke lia gusto estas alta, ĉikanema kaj eĉ pretendema.

4. Optimisto. Li rapide reagas al ĉio, kio provokas emociojn - speciale pozitivajn. Li estas enprogramita bonhumorigi sian ĉiam kvazaŭ timetitan aŭ koleretigitan dualon. Li radiadas amikemecon, pozitivajn emociojn, ridetas. Li penas ridigi partneron, ĉiel taŭzetas kaj maltrankviligas lin, ĝis kiam li elvokas liajn reagon, pozitivan aŭ malpozitivan - aliel li ne informiĝas pri lia stato. Li ŝatas rakonti kaj diskuti la legitan kaj aŭditan. Li facile povas alparoli al nekonata homo.

5. Vivamanto. Serĉas konstantajn, neŝanĝemajn homajn rilatojn. Ne estas spertulo pri sentoj kaj apetencoj de aliaj homoj. Tial li estas diskreta, timas esti ridiga. Tre ŝatas homan vivon. Unu el ĉeftemoj de la verkoj de Jack London estas lukto kontraŭ senindulga naturo. Eĉ ankoraŭ ne naskita homo estas kara, tial inter needziniĝintaj patrinoj estas multaj reprezentantinoj de tiu persona tipo.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Drajzer (Gardulo) (etikema-sensiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi estas pli rezoluta kaj ordonema, pli atenta pri faktoj kaj detalaĵoj; mi ne ŝatas hazardon, nekutimajn solvojn, subiton ŝanĝon de planoj

LSE

Mi estas malpli entreprenema, sed pli atenta pri homoj, mi komprenas, kion mi povas atendi de ili

EIE

Mi estas pli trankvila; mi ne ŝatas konsumi multajn fortojn pri bagateloj, kiam oni povas ĉion plani kaj efike organizi

LII

Mi estas ne tre iniciatema, ĉar mi scipovas kritike antaŭpritaksi rezultojn de faroj, kaj pli atenta pri detalaĵoj

ILI

Mi estas pli-malpli samtiel societema kaj iniciatema, sed miaj projektoj ofte kojnumiĝas dum realigado

ILE

Mi ne estas tiel aplomba, sed pli insista kaj rezoluta

SLE

Mi estas malpli rektpensa, malpli lertema, sed por mi estas pli facile komunikiĝi kun aliuloj, interesigi ilin

IEE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj