Portretoj

Robespjer, Justigulo

Logikema-intuiciiva introvertulo
(racia)

Maximilien Robespierre [Maksimiljan Robespjer] - la gvidanto de la Franca Revolucio (1789 - 1794).

1. "Mi pensas, do mi estas". Li estas homo kun evoluita logiko kaj forta analiza kapablo. Li scipovas logike "elfosi" esencon de aĵoj, malkovri ilian internan strukturon. "La Providenco destinis min por trankvila enkabineta laboro, al kiu ĝi fordonis tutan admiron de mia animo" - tiel diris Thomas Jefferson, dum prezidado de kiu la teritorio de Usono preskaŭ duobliĝis. Al ĉiaj vivaj eventoj li rilatas de logika vidpunkto.

2. "Justeco estas mia metio". Tipa revoluciulo aŭ politika komplotanto. Dum konflikta situacio li organizas komitaton por lukto kontraŭ la ofendinto. Li opinias, ke ĉio en la mondo devas esti logika, do justa. Li estas kapabla neglekti sian profiton kaj sekurecon, defendante iun ofenditan. Li aplikas al si tro altajn postulojn. Ne eblas ne zorgi pri li: aliel li simple langvoriĝos. Garibaldi, Robespierre, Dzerĵinskij, Jefferson estis revoluciistoj dediĉintaj sin al ideo.

3. Asketo. Li aspektas ekstreme malcedemece. Ofte li havas akutan rigardon de sub sia surpendanta frunto. Li hardas sin, alkutimigante sin al frido, malsato, mankoj kaj malaprobo de ĉirkaŭuloj. Nur pri problemoj de vesto, gusto, ĉiutageco li bonvole sekvas sian partneron. Bezono memfari ion ĉagrenas lin. Kutime li ne rimarkas, kion li vestas. Li toleras neniun ordonadon. Lia dualo Bonvivulo, kvazaŭ ne sciante pri tio, altiras lin al laboro ne per direkta ordono, sed per tio, ke li komencas vanti, fari multajn nebezonatajn movojn. Pro tio Robespjer aliĝas kaj la laboro progresas rapide, logike kaj bone. Mem li ne estas tre iniciatema, sed kaŝema kaj silentema.

4. "Ne-tuŝu-min-ulo". Lia abnegacio dum defendo de justeco ŝajnas des pli surpriza, konsiderante ke li abomenas ĉion, kio eblas rompi kvietecon kaj ritman kurson de lia vivo. Li tre zorgeme rilatas al sia sano. Tiel Rene Descartes "rigardis korpan sanon kiel la plej ĉefa bono de la vivo post la vero". Dum sia juneco li ofte emas al gaja vivmaniero kun amikoj, kartludoj, drinkado. Poste li venas al konkludo ke li bezonas alion. Li ne estas tre ambicia, tamen li ne toleras, kiam iu el liaj kolegoj superas lin en kariero - pro la sama sento de justeco. Li okazas en la plej malfacila situacio, kiam iu, kiun li ne estimas, iĝas lia ĉefo.

5. "Tiu vivis feliĉe, kiu bone kovriĝis". Li estas tre kaŝema, ne ŝatas neinvititajn vizitantojn. Abrupte reagas al kritiko, sed iufoje kaŝas sian agacon per nereala rideto.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Hugo (Bonvivulo) (etikema-sensiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi obtenas realigon de planoj, mi scipovas, se bezonate, eĉ "premi" tiuj, kiu senrespondece faras sian farendaĵon

LSI

Laŭ mia opinio, justeco ne povas esti "senpersona", abstrakta - mi ĉiam penas kompreni aliulojn

EII

Mi estas pli iniciatema, kaj se mi bezonas - mi scipovas estiĝi estro; por mi teorio estas nur tiam grava, kiam ĝi estas utila

LIE

Mi havas pli "vastajn" ol "profundajn" sciojn, al mi estas pli facile adaptiĝi al situacio ol sekvi anticipan planon

ILE

Mi estas pli tolerema pri aliuloj, ĉar mi antaŭscias, kion malbonan oni povas atendi de ili; mi pridubas belvortajn sed senutilajn teoriojn, nevivajn moralajn principojn

ILI

Saĝo estas bona; sed krom tio, mi estas praktikema, mi scipovas zorgi pri miaj ĉirkaŭuloj, kaj mi volas ke oni sufiĉe propagis mian laboron

SLI

Mi ne povas esti senanima; mi reagas pri homaj emocioj, mi scipovas antaŭsenti, kion mi povas atendi de ili

IEI

Portretoj