| Kontakto
                |  Aleksandro Galkin
 Berlino
 
 |  D-ro Prof. Vladislavo Okladnikov,
 Irkutsk, Rusio
 
 |  
                |  Dmitrio Lytov
 Sankt-Peterburgo
 
 |  Pavlo Moĵajev
 (Mevo), Ukrainio
 mevamevo@yandex.ru
 |  
                  |  |  | 
 Kreintoj de la tipologio
              
                |  | Karl Gustav Jung (1875 - 1961). Svisa psikologiisto kaj psikiatro. En siaj studoj li pruvis, ke ne nur
          alienuloj, sed ankaŭ sanaj homoj apartenas al diversaj personaj tipoj. Lia persona tipologio fariĝis bazo por socioniko, kaj ankau kelkaj famaj testoj - MBTI, Testo de Keirsey, Testo de Eysenck ktp.
 |  
                |  | Isabel Briggs MYERS (1897 - 1980) Ŝi estis lerneja instruistino. Sur la bazo de la psikologia tipologio kreita de Jung, ŝi kreis, kune kun ŝia patrino K.Briggs, la teston MBTI (la Tipa Indikilo de Myers kaj Briggs), kiu nuntempe estas tre fama en la Usono kaj aliaj landoj (ankaŭ fama estas alia testo, la Temperamenta Difinilo de Keirsey, kiu originas de MBTI). Oni iufoje konfuzas la socionikon kun la teorio de Myers, eĉ kvankam ekzistas certaj gravaj diferencoj inter la ambaŭ teorioj. Se vi volas ekscii plu pri ŝi kaj ŝiaj verkoj, bonvolu viziti la anglalingvan retpaĝaron www.capt.org !
 |  
                |  | Antoni Kępiński (1918 - 1972) Pola psikiatro. Li kritikis mistikan pensmanieron de Jung, malakceptis lian teorion de tipoj, kreinte sian propran. Tamen li, en sia libro "Psikopatologio de neŭrozoj" proponis la terminon "informacia metabolo" (interŝanĝo), eksplikanta, laŭ lia opinio, principojn de stabilaj rilatoj inter homoj.
 |  
                |  | Auŝra Aŭgusta (nask. 4.04.1927) Vera familinomo - Aŭgustinaviĉiute.
 Loĝas en Vilnius (Litovio). Kreintino de la socioniko, t.e. la teorio de rilatoj kiel informa interŝanĝo inter personaj tipoj. Komence ŝi laboris kiel ekonomiistino, poste - sociologiistino, en jaro 1968 - estrino de la fakultato de familio en Vilniusa Pedagogia Instituto.
 |    | Kio estas la socioniko?Change language? - ¿Cambiar idioma? - Andere sprache? - Autre langue? - Ŝanĝi lingvon?           
 Rilatoj inter homoj estas antaŭdireblaj! Tiel opinias adeptoj de la socioniko - kompareble nova (ekde 1970) psikologia teorio. Tiuj rilatoj formiĝas inter 16 personaj tipoj, al unu el kiuj ankaŭ Vi apartenas. La persona tipo (sociotipo) ne ŝanĝiĝas: nek post tago, nek post jaro. La psikologia tipo estas io alia ol persona eduko kaj klero, kultura nivelo, okupo aŭ profesio. La persona tipo estas maniero de informacia kaj aga interŝanĝo kun la ĉirkaŭa mondo. Ĉiu tipo havas samtempe fortajn kaj malfortajn ecojn - oni devas pagi por perfekteco ĉe unu flanko per malperfekteco ĉe la alia. Iufoje reprezentantoj de la sama tipo aspektas kvazaŭ ĝemeloj, kvankam ili eĉ ne estas parencoj. Eble sociotipo estas "antaŭprogramita" genetike.  Laŭ socioniko, oni opinias, ke rilatoj dependas pli de persona tipo ol de eduko. Tamen en psikologio estas diversaj teorioj de interhomaj rilatoj. Multaj psikologiistoj opinias, ke homa karaktero ne influas siajn rilatojn - kvazaŭ ĉio dependas nur de kultura aŭ socia nivelo, eduko, klero, profesio ktp. Sed ankaŭ inter tiuj, kiuj rimarkas la interligon inter homaj karakteroj kaj homaj rilatoj, opinioj diversas. Eĉ Sokrates ne scipovis respondi la demandon, kiela amiko estas pli bona - la plej simila aŭ la plej malsimila al mi [Plato: Lisis]? Socioniko distingigas intertipajn rilatojn laŭ agrablecaj gradoj. Ekzemple rilatoj de du identaj tipoj estas tute ne ĉiam bonaj. Komprenante unu la alian senvorte, ili tamen estas same malfortaj antaŭ samaj problemoj, t.e. interhelpo en tiuj duoj estas malgranda. Sed rilatoj de du tute malsimilaj tipoj estas eĉ pli malbonaj - ili rezultigas senhaltajn konfliktojn. Tiam kie estas la "ora mezo"? Tio estas dualeco - rilatoj de psikologia kompletigo. Socioniko distribuas 16 tipojn po 8 duoj de reciproke kompletigantaj tipoj, aŭ dualoj. Dualaj duoj estas la plej stabilaj, kiam oni temas pri longtempaj rilatoj en proksima distanco, ekzemple pri familiaj. Socioniko aperis sur la bazo de
    persona tipologio de Carl-Gustav Jung. Tial ĝi
    en multaj detalaĵoj similas al Usona teorio de Myers kaj Briggs (MBTI).
  Tamen ekzistas ankaŭ multaj seriozaj diversaĵoj – oni devas ne forgesi pri ili: 
              
                
                  | Teorio de Myers kaj Briggs (MBTI) | Socioniko |  
                | Aldone al “tipaj kriterioj” de
                  C.G.Jung oni proponis novan kriterion – J/P (judging/perceiving, “juĝantaj/perceptantaj
                  tipoj”) | Oni opinias ke J/P tute kongruas kun
                  “racieco/malracieco”, unu de tipaj kriterioj proponitaj jam de C.G.Jung |  
                | Persona tipo estas priskribata statike,
                  t.e. laŭ 4 tipaj kriterioj kaj laŭ “funkcia modelo” | Persona tipo (psikologia tipo,
                  sociotipo) estas priskribata dinamike – per ĝia variado en
                  diversaj situacioj (laŭ tiel nomata Modelo A). Por introvertuloj Modelo
                  A malkongruas kun la “funkcia modelo” de MBTI |  
                | Estas diversaj, reciproke kontraŭdiraj
                  teorioj de rilatoj inter tipoj. Oni opinias, ke ĉiuj rilatoj estas simetriaj. Kultaj adeptoj de MBTI eĉ ne kredas en intertipaj rilatoj | Estas unueca teorio de rilatoj
                  sur bazo de la Modelo A; laŭ ĉi tiu modelo oni prognozas pri
                  komforteco de interpersonaj rilatoj. Kelkaj rilatoj estas rigardataj kiel nesimetriaj |  
                | MBTI estas rigardata kiel sekcio de
                  psikologio | Socioniko uzas atingojn (rezultojn) ne
                  nur de psikologio, sed ankaŭ de aliaj “najbaraj” sciencoj – sociologio, neurofiziologio
                  ktp. Ekzemple, dum la lastaj 10 jaroj oni aktive priesploras la problemon de interligo
                  de personaj tipoj kun la strukturo de homa nerva sistemo |  
                | La persona tipo estas priskribata nur per
                  du metodoj – per 4 duoblaj kriterioj, kaj per «funkcia modelo» | La persona tipo (psikologia tipo,
                  sociotipo) estas priskribata ne nur per ĉi tiuj du metodoj, sed ankaŭ
                  per pluaj kriterioj, t.n. “malgrandaj grupoj” ktp. |  
                | «Politika korekteco»: oni priskribas
                  nur fortajn ecojn de tipoj | Oni priskribas ne nur fortajn, sed
                  ankaŭ malfortajn ecojn de tipoj; oni esploras neŭrozojn,
                  kiuj rezultas el malfortaj ecoj |  
                | La ĉefa metodo de difino de tipo estas
                  testado. Ĝisnune jam 4 milionoj homoj estis testitaj laŭ MBTI kaj
                  similaj testoj (testo de Keirsey kaj aliaj) | Oni uzas testojn, sed opinias ke ili
                  estas ne sufiĉaj kaj ne ĉiam fideblaj medioj. Aliflanke, oni vaste
                  uzas metodojn, similaj al medika diagnozado: observadon, intervjuon, eksterajn
                  (aspektajn) trajtojn ktp. |  
                | Kvanto de tipoj – 16 | Oni temas ankaŭ pri subtipoj (32 kaj
                  plu) |  Ĉefaj aplikaj sferoj de
              Socioniko. Pedagogio (studo de interago inter
              instruisto kaj lernanto/studanto, problemoj de kompreno de lernaj materialoj),
              familia konsultado (geedziĝo kaj divorco, problemoj de aĝo),
              personara konsultado (elekto de profesio/okupo, kunlaborebleco en
              kolektivo/grupo, strategio de entrepreno laŭ tipoj de personaro),
              fundamentaj sciencaj esploroj (matematika modelado, genetiko, psikofiziologio,
              morfologio – eksteraj/aspektaj ecoj de la sociotipoj), psikologiaj ludoj kaj
              trajnaĵoj. En la Interreto Socioniko estas tre
              vaste reprezentita: en la Rusa lingvo estas pli ol 50 retpaĝaroj, el kiuj
              la plej fama estas www.socionics.org Bonvolu legi plu!V.Gulenko.                Motivoj kaj filozofioj de la 16 tipoj. T.Menŝova.            Socioniko dum 45 minutoj. Literaturo pri la MBTI1.        Keirsey D., Bates M. Please Understand Me (angla llingvo), Versteh mich
              bitte germana lingvo)  |