Portretoj

Djuma-patro, Perulo

Sensema-etikiva introvertulo
(malracia)

Alexandre Dumas-pere [Aleksandr Djuma] - fama franca verkisto ("Tri musketistoj", "Grafo de Monte-Kristo "), patro de alia, malpli fama Aleksandr Djuma.

1. Amikema, ĉiam bonhumora kaj optimisma homo. Li ne trudas sian volon al aliaj homoj, kaŝas siajn verajn emociojn. Ĉiam li estas same varma, zorgema, ridetema. Li povas nek peti, nek postuli komplezojn, ĉiujn siajn bezonojn li penas kontentigi per siaj propraj povoj.

2. Estimanto de vivo en ĉiaj variaĵoj. Li fajne sentas naturon kaj arton. Li scipovas memorfiksi kaj reprodukti foje spertitajn emociojn. Tiel la pentristo Ajvazovskij pentris siajn marpejzaĝojn en ĉambro kun malhelruĝaj muroj, direktantaj al la malmara flanko. Li ŝatas agrablaĵojn kaj scipovas doni ilin. "Artisto" pri amado.

3. Atenta kaj zorgema. Li tre konformiĝas al interesoj de aliaj homoj. Li rimarkiĝas per tre rapidaj, konsciaj emociaj reagoj, kiuj celas ellerni kaj ŝanĝi emociojn de ĉirkaŭuloj. Tio kaŭzas multajn ŝercojn, kiujn li, se ili estas neoportunaj, rapidete refutas. En li okazas senhalta emocia kreado, serĉado pri la plej efikaj variantoj, kiuj aktivigas lian partneron. Kun speciala fervoro li kontrolas humoron de siaj proksimuloj.

4. Paciganto. Li ne povas skandali, nei, ĉesigi nedeziratan konatiĝon - tial li antaŭtimas "gluemulojn". Li bezonas tiun homon, kiu dum iuj ajn konfliktoj ankaŭ preferas ne skandali, sed eliras brufermante pordon. Ĝuste tiel kondutas sin lia dualo - Serĉulo. Mem Dumas-patro elektis Ida Ferrier el multaj siaj amatinoj pro tio, ke ŝi tenis lin en la plej longa distanco ol aliuj.

5. Kiu kion bezonas? Li vidas bezonojn de homoj, sistemojn de iliaj motivoj, volonte agitas kaj konvinkas ilin. Tamen li bezonas sian dualon - Serĉulon - por scii, kiujn li devas konvinki kaj pro kio, ĉar Serĉulo scias kapablojn de homoj, ideoj, entreprenoj.

6. Li ne volas rememorigi pri si, dum kiam oni lin ne bezonas. Li klopodas ne elstari nek kiel avanulo, nek kiel malsukcesanto. Ne ŝatas konkuri. Iniciatas nur sur sia teritorio. En tiu-ĉi dualduo iniciato kaj respondeco apartenas al Serĉulo, eĉ se Sentimentulo faras ĉion. Interalie la granda verkisto Dumas-patro bezonis unu sekretan kunaŭtoron - Maks, kiu verkis skizojn de "La tri musketistoj", "Grafo Monte-Kristo" kaj multaj aliaj romanoj antaŭ ol la verkisto komencis ilin.

7. "Tenera bovido suĉas du bovinojn". Kiam li malfartas, li preferas kaŝiĝi, refortiĝi. Se humoro malboniĝas, li ne povas manipuli homojn. Kaj tiam por kio oni bezonas komunikiĝon?

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Don Kiĥot (Serĉulo) (intuiciema-logikiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Miajn emociojn mi penas kaŝi, mian utilecon mi pruvas per agoj

SLI

Mia riĉa imago estas pli forta ol strebo al materia, senta mondo

IEI

Mi estas agema, vigla, societema; mi ofte fasciniĝas pri homoj kaj ofte senreviĝas pri ili

SEE

Mi estas pli planema kaj insista pri miaj agoj; mi penas esti optimisma kaj ne toleras, kiam aliuloj "grakas" pri la estonteco

ESE

Mi estas ne tiel milda kaj "memsufiĉa"; mi opinias, ke la bono devas scipovi defendi sin

ESI

Mi estas homo de afero, ordo kaj respondeco; mi ankaŭ penas kutimigi aliulojn al ordo

LSI

Mi penas kompreni aliulojn, tenas sentimentojn ene, silente pripensas agojn de ĉirkaŭuloj

EII

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj